Literaturo
Ne estas nur
Litera turo
Babili babele babili babele babili babele babili
Babele babili babele babili babele babili babele
Kvazaux babela turego
Kie neniu komprenas
Ecx sian propran parolon
Cxar la konfuzo festenas
Plene
Cxies mensoj versxajnas venene diri:
- "Je suis fou, savant.
- Ich möchte dahin fahren.
- Hei!, How do you do, OK?
- Sento il carnevale entrare.
- Deite aqui nesse divã.
- Iti, ni, san, shi, go, roku.
- Et cœtera, Agnus Dei.
- Gracias, que te hablo un poco."
Haleja!
Helpu nin
Cxar la amo nun estas for.
Kisu nin
Per la suna kor'
Kaj faru el ni
Ilojn de via paco
Kiu ajn estas vi…